Diskuto:Roger Kent Jones

Ŝajnas ke la ordo de la nomoj "Kent R." estas erara, kaj la korekta ordo estas "R. Kent". Mi konkludas tion-ĉi laŭ du fontoj:
1- La tekstoj en dokumentoj en www.esperanto-chicago.org, ekzemple:
http://www.esperanto-chicago.org/newsletters/02_05.pdf
2- La ordo kiun verŝajne li mem uzis: En la libro "Ĝenerala, Organika, kaj Biologia Kemio", (esperantlingva versio de libro far H. S. Stoker kaj M. R. Slabaugh) de kiu li persone sendis ekzempleron al mi, en la unuaj paĝoj aperas jena teksto:
"el la angla tradukis teamo sub la gvido de R. K., Jones ..."
-Luis Guillermo Restrepo Rivas

Reiri al la paĝo "Roger Kent Jones".