Diskuto:Ruby (programlingvo)

Mi forigis ĉi tion, ĉar ĝi ne estas sufiĉe konkreta fakto (ĝi ŝanĝiĝos multe):

Plej nova stabila versio estas 1.6.6, developa - 1.7.2.

Pri la nomo de la kreinto... Ĉu ni transskribu kiel "MATSUMOTO Yukihiro" aŭ "MATUMOTO Yukihiro"? (Aŭ, ĉu ni donu plurajn nommanierojn... "Yukihiro MATSUMOTO aŭ MATUMOTO Yukihiro aŭ MATSUMOTO Yukihiro"...?) --BV

MATSUMOTO Yukihiro laŭ mi bone kongruas kun la aliaj nomoj japanaj ĉi-enciklopedie.

-Bab

Bone. Mi nur hezitas inter la transskribosistemoj Hepburn (tsu, shi, chi, ji) kaj Kunrei (tu, si, ti, zi/di)... Sed "Matsumoto" (laŭ Hepburn) ja estas la disvastigita latina formo de lia nomo, do estas facile decidi uzi tiun formon.
Mi uzis la kunrei-stilon aliloke, ekz en la artikolo pri la Japana lingvo, ĉar mi renkontas ĝin plejofte ĉe Eo-tttejoj el Japanio. Sed mi ne certas, ĉu estas vere bona ideo elekti ĝin ĉu ne. Min plaĉus, se unu-du veraj japanoj konsilus nin pri la afero! (laŭ Nomoj de titoloj, regulo 5...) --BV


Ankaŭ eblus pli esperanteca transskribo: MACUMOTO Jukihiro, MATUMOTO Jukihiro. Ĝustas ke japano estas plej kapabla juĝi. --Malte MILATZ

Aldonaj eksteraj ligiloj redakti

Vidu Aldonaj eksteraj ligiloj

Reiri al la paĝo "Ruby (programlingvo)".