Diskuto:Samseksemo

La listo de Famaj Samseksemuloj ŝajnas al mi tute senserioza: Ŝekspiro, Mikelanĝelo, Tony Curtis ktp. Mi petas pruvon aŭ mi tralaboras la tutan liston. Narvalo 09:36, 6. Jun 2005 (UTC)

Vi plene pravas, Narvalo. Se kredi aŭtoron kiel Roger Peyrefitte, ĉiuj estas tiaj, kaj eble vi kaj mi! Mi memoras, ke li skribis: «Johano la 23-a, kiun la Vatikananoj nomis Giovanna…». Ĉio tio estas amuza sed ne fidinda. Keskastel 11:03, 6. Jun 2005 (UTC)

Laŭ mia kompreno, moderna geja kulturo ne rekte rilatas al pli malnovaj tempoj, kompreneble, ĉar nun estas cetera kultura signifo al gejeco; Tamen mi ofte vidis diversajn pruvojn ke Ŝekspiro ktp ja havis seksrilatojn kun viroj (kaj ankaŭ virinoj). Ekz, iuj poemoj de Ŝekspiro esprimas amon al alia viro. Mi spektis dokumentan filmon pri samseksemaj aktoroj kiuj menciis homojn kiel Tony Curtis. Per google oni povas trovi multan informon pri ĉi tiuj homoj se oni volas "pruvon". Ĉar ŝajne ilin allogis ambaŭ viroj kaj virinoj, eble tio konfuzas la aferon. Ĉiuokaze, samseksemo ne havis la saman socian/kulturan signifon en la pasinteco, kion ĝi havas hodiaŭ kiam seksrajtaj politikoj gravas, do estas eble konfuze aŭ ambigue diskuti la temon. Ĉu Narvalo kaj Keskastel disputas la ideon mem ke ili amis virojn (kaj ne nur virinojn), aŭ la ideon ke ili estis samseksemuloj laŭ la moderna kultura senco? Goulo 16:28, 17. Jun 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Samseksemo".