Diskuto:Scientologio

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Lingvano

Ĉu ĉiu konsentas ke Scientologio sinonimas Sciencikon??? Mi dirus ke scienciko pli similas al filozofio de scienco aŭ io pli ĝenerala ol scientologio!!!! scienciko ŝajnas vere teĥnika vorto, malkiel scientologio.

Ĉi tiu artikolo tute seksperfortas niajn regulojn pri neŭtrala vidpunkton. Mi scias ke oni ne povas esti plene neŭtrala pri Scientologio, same kiel pri Holokaŭsto aŭ rasismo, kaj anglalingva Vikipedio eĉ permesas neneŭtralecon en sia artikolo pri Scientologio. Tamen, ni provu ne soni kiel rabiaj hundoj. Mi iom ŝanĝetos la artikolon, sciigu se vi ne konsentas kun la ŝangoxj. Kriĉjo 10:06, 1. Apr 2003 (UTC)

Vi ankoraŭ ne ŝanĝis, ĉu? Mi demandas, ĉar mi trovas la artikolon plene objektiva, kaj neniel rabia. Mi estis vere suprizita, ke ĝi tiom trankvile priskribas la faktojn. Mi tamen iom dubas pri la aserto, ke oni diras Esperante ankaŭ "Scienciko". Kie aperas tiu nomo? Bertilow 11:34, 1. Apr 2003 (UTC)
Same kiel Bertilow mi opinias la artikolon sufiĉe objektiva. Mi ekrigardis la anglalingvan kiu estas iom pli ampleksa. Eble el tiu oni eligu pliajn informojn. -- ArnoLagrange 11:39, 1. Apr 2003 (UTC)
  • Ne miskomprenu min, mi mem malŝategas Scientologion kaj Xenu.net estas ofte vizita de mi retpaĝaro, sed oni simple devas pli bone vortumi aferojn tie ĉi por reteni aspekton de fidinda kaj profesi-kvalita enciklopedio. Ekz., diri: ...la "eklezio" de Scientologio... (t.e. meti eklezion en citiloj) ŝajnas ne deca. Ankaŭ por pli bone prezenti kritikojn al la leganto, indus meti fontojn por kelkaj asertoj. Ekz, kiuj scientistoj kaj kiam esploris la hipnotan efikon de Scientologia konfesado? Kiam Scientologio "procesis...kontraŭ Usona registaro" (afero kiu estas preskaŭ nefarebla laŭ usona leĝo)? Kaj en kiuj landoj la Sea Org. ne rajtis ligi siajn jaĥtojn al kajo? - Kriĉjo 18:09, 3. Apr 2003 (UTC)
Mi konsentas, ke pli bone estas ne uzi citilojn ĉe vorto kiel "eklezio". Sed mi atendis iom pli terurajn aferojn, kiam mi legis pri "rabiaj hundoj". Fontoj pri asertoj estas ĉiam bona. Sed efektive ne ekzistas realaj duboj pri (la plejparto de) la aferoj asertataj en la artikolo. Temas pri faktoj. Ni ne donas fontojn kaj pruvojn pri ĉiu fakto en ĉiu artikolo. Nunaj nazioj certe volus protesti pri iuj aferoj, kiujn ni povus tute trankvile skribi pri Hitlero kaj nazia Germanujo. Sed tamen ni ne bezonus aldoni multe da fontoj kaj pruvoj pri aferoj kiel la murdado de Judoj k.t.p. Pri scientologio estas tute simile. Tamen, tute povas esti, ke enŝteliĝis troigoj aŭ falsaĵoj. Tiajn ni ja korektu. Bertilow 17:14, 4. Apr 2003 (UTC)

Verŝajne estu Sciencologio en Esperanto, ĉar en Esperanto ĉiuj parencaj vortoj komenciĝas per scienc-, ne per scient-. En la kataluna estas Cienciologia, do oni ne kredu, ke la litero T estas iel sankta en ĉi tiu kunteksto. Lingvano (diskuto) 11:01, 18 feb. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Scientologio".