Diskuto:Sekseco
Mi nun vidas la diskuton ĉe Diskuto:Libertarianismo kaj ŝajnas ke pli bona nomo por ĉi tiu artikolo estus Seksaj rilatoj, Seksa konduto aŭ Seksumo. Kion vi ĉiuj pensas? --Chuck SMITH 10:10, 21. Sep 2003 (UTC)
- Mi ankaŭ pensas tiel. "Sekseco" signifas: ĉu vira, ĉu ina. Malte MILATZ 10:14, 21. Sep 2003 (UTC)
- Sed kiu titolo plej taŭgas por la angla "sexuality"? --Chuck SMITH
- Malfacile. En la angla versio ekzistas "sexuality" (laŭ vortaro - sekseco!) kaj "sexual intercourse" (seksumado), sed ĉi tiu paĝo ja temas pri tio, kio estas en la angla vikipedio "seks[um]a konduto", do tio estas la ĝusta vorto, laŭ mi. Malte MILATZ