Diskuto:Senutila amasbuĉado

Kia polurado: semantika, gramatika, stila, koncepta...?

Se gramatika, kie kuŝas la misoj oni sugestu!

Se stila, tio estas persona afero.

Se koncepta: ĉu oni atendu ke polurantoj sin dikumentu pri tiu historiero?

Kion purigas tiu balailo?

Certe, ĉiam plibonigeblas ĉio! Mi tion provis fari! Ĉu sufiĉas?

Ludovica

Saluton Ludovica,
mi jam skribis aliloke, ke la persono, kiu poluris artikolon, povas ankaŭ forpreni la ŝablonon {{polurinda}}. Jam la plimulto de la gramatikaj eraroj estis korektitaj; mi korektis kelkajn vikiajn erarojn, sed restas ankoraŭ eraroj en via artikolo, kiun nur vi povas fari. Mi klarigas:

Eksteraj ligiloj redakti

Tio ĉi diras nenion al la uzanto. Vi devus per kelkaj vortoj klarigi pri kio la ligita artikolo traktas, kaj en kiu lingvo ĝi estas. Jen ekzemplo (kiu kompreneble enhave estas erara, sed sintakse en ordo):

Eksteraj ligiloj redakti

Reiri al la paĝo "Senutila amasbuĉado".