Diskuto:Serbio kaj Montenegro

Mi ĝisdatigis la informojn pri eksa Jugoslavio, nuna Serbio kaj Montenegro. Mi pensas, ke la malnova flago ne plu validas, sed mi ne estas certa. Dume mi kaŝis tiun parton de la artikolo per komentokodo. Ĉu iu scias ion konkretan pri la nuna flaga situacio?

Bertilo WENNERGREN

Laŭ mia scio, la registaro Serbi-Montenegra ankoraŭ nomas sian malkreskintan union "Jugoslavio"... Oni forigis la komunisman stelon de la flago, alikaze ĝi restas sama:

tri strioj laŭhorizontaj blua-blanka-ruĝa.

Vidu je: http://www.fotw.net/flags/yu.html

--Bab


Tio estas la Jugoslava flago kreita antaŭ kelkaj jaroj. Nun temas pri la flago de Serbio kaj Montenegro post la ĵusega nomŝanĝo.

Hieraŭ la televido konfirmis al mi, ke Serbio kaj Montenegro ankoraŭ ne havas flagon. Mankas ankaŭ nacia himno, kaj eble ankaŭ aliaj aferoj.

Bertilo WENNERGREN


Ĉu CS ne estis la simbolo por Ĉeĥoslovakio? Ĉu ĝi nun estas reuzata? -- :) 01:31, 22. Dec 2003 (UTC)


prave; CS estis antaŭe simbolo por Ĉeĥo-Slovakio kaj post ties malestigo ISO sentis sin libera atribui ĝin al alia lando, Serbio kaj Montenegro; Marteno --62.131.140.230 21:59, 27. Feb 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Serbio kaj Montenegro".