"(mal)nova mondo" redakti

Laŭ mi ni ĉi-vikipedie evitu etnarocentrisman terminon kiel "nova mondo". Mi proponas ŝanĝi la vortumojn "simioj de la Malnova Mondo" kaj "simioj de la Nova Mondo" al "neamerikaj simioj" kaj "amerikaj simioj". Multe pli klaraj, ankaŭ ĉar "nova mondo" kelkfoje inkludas Oceanion. Bab 10:48, 18. Okt 2005 (UTC)

Vi verŝajne pravas pri "simioj de la (mal)nova mondo". Preferindaj estus "okcidentaj simioj" kaj "orientaj simioj", sed la vortumo "simioj de la (mal)nova mondo" menciiĝu ankaŭ, ĉar tio estas ofte uzata termino laŭ mia kompreno. Ĉu "simioj de la (mal)nova mondo" aperu krampe en la unua sekcio de la artikolo, kaj "okcidentaj/orientaj simioj" eksterkrampe anstataŭ male? Ĉu iu malkonsentas? -- trojo 20:19, 18. Okt 2005 (UTC)
Mi akordas kun Trojo. "(Mal)nova monda simio" mi vidis en certaj "malnovaj mondaj" vikipedioj - ekz, en, fr, nl. Tamen, okcidenta aŭ orienta, estas ankaŭ eŭropocentra terminoj, ĉu ne, kvankam ilin uzas Streda en sia mamul-nomenklaturo. Mi neniam vidis "amerikan" aŭ "neamerikan" simiojn, eĉ se la terminoj ĝustas, kaj ĉu ni enciklopediistoj devu fari neologismojn? Le Hibou 21:19, 18. Okt 2005 (UTC)
Kiom da Esperantlingvaj sciencaj verkoj pri simioj ekzistas? De kie vi ĉerpis la ideon ke "simioj de la (mal)nova mondo" estas "ofte uzata termino"? Nia tasko ne estas blinde kopii la terminaron de kelkaj nacilingvoj (kp. je paŭso), sed krei utilajn, klerigajn, facillegeblajn artikolojn por la esperantistaro. Se mankas al ni vorto por iu afero, ni certe faru "neologismojn". (Per tio mi celas logikajn kunmetaĵojn, ne la enkondukon de opego da novaj radikoj.) Multaj fenomenoj jam ricevis sian unuan Esperantlingvan priskribon ĉi tie (ekzemple - se mi ne eraras - sudoko). Bab 12:44, 19. Okt 2005 (UTC)
"Okcidenta/orienta" ŝajnas al mi la plej bona esprimaĵo. "(Mal)nova mondo" estas iom eŭropcentrisma, sed la divido de la mondo laŭ amerika kaj "neamerika" ŝajnas al mi iomete amerikcentrisma -- ĉu simiojn oni nomu, laŭ kie ili ne evoluis? Plue, "okcidenta/orienta" uziĝas en aliaj jam ekzistantaj artikoloj pri simioj (ekzemple cerkopitekedoj), kaj ankaŭ en la Esperantlingva scienca verko de Streda. Ĉi tiu artikolo uzu la esprimaĵon "okcidenta/orienta" do, laŭ mia opinio. Aliflanke mi ne kontraŭas la forigon de "(mal)nova mondo". --trojo 04:02, 21. Okt 2005 (UTC)

Al mi, kial "novmondano", esprimo Nova Mondo tute ne estas ofensa, male, ĉar laŭ niaj poetoj, la "Nova Mondo" ne havas la difektoj de la malnova... Estas aliaj eŭropcentrismoj kiuj tre ĉangrenas nin, kiel ekzemple "tio okazis dum somero 2005" por la periodo "junio-septembro", al ni ŝajnas ke aliuloj tute ignoras ke estas alia duono en la mondo.Roberto 12:53, 19. Okt 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Simio".