Mallongigo redakti

S-rino estas tute preferinda kiel mallongigo el Sinjorino ĉar la mallongigo S-ino estas tro skribproksima el la vorto Sino. (sen -) 86.199.64.137 08:37, 7. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton,

ne temas pri preferoj; en Esperanto oni kutimas uzi la mallongigon "s-ino" kiam temas pri sinjorino. Mi neniam antaŭe pensis pri la vorto "sino" vidante tiun por mi tute normalan mallongigon, interese.

Estime,

Yves Nevelsteen 09:14, 7. Aŭg 2008 (UTC)

Portugallingva prononco redakti

Portugallingva prononco estas proksime "sinjor" ne "sinjur". Mi parolas la portugalan denaske! Roberto 11:47, 11. Aŭg 2008 (UTC)

Franclingve, kiam oni parolas al nur unu viro kaj unu virino oni diras Madame, Monsieur. Se oni parolas al multe de geviroj, oni diras Mesdames et Messieurs. La korespondataj Esperantaj vortoj estas Gesinjoro en la unua okazo kaj Gesinjoroj en la dua. 90.25.235.151 16:23, 9. Sep 2008 (UTC)

Ĉu gesinjoro? Ĉu en singularo? Roberto 12:20, 10. Sep 2008 (UTC)
En Madame, Monsieur la du vortoj estas singularaj. Estas la sekvata uzo. Krom, oni distingas ĝi de Gesinjoroj, uzata kiam oni parolas al multe de geviroj. Ĉar kun Gesinjoro oni parolas al nur unu viro kaj unu virino kaj ne al multe de geviroj. 90.25.235.151 09:04, 12. Sep 2008 (UTC)
Tio estas malĝusta klarigo. Se temas pri duopo el viro kaj virino jam necesas la pluralo, nome gesinjoroj. Laŭ mia lingvosento gesinjoro estas unu persono kun ambaŭ seksoj; do hermafrodito. Krome Esperanto estas memstara lingvo, kiu ne tro imitu nacilingvajn modelojn, precipe se tiuj ne havas ekvivalentojn por la koncernataj afiksoj. Kore --Tlustulimu 09:24, 12. Sep 2008 (UTC)

Sinjrino, fraŭlino, sinjoro redakti

Laŭ la cirkonstancoj, tiuj titoloj de ĝentileco estas skribitaj sub mallongigita aŭ pli longa formo.
• • • La regulo povas esti resumita tiel :
- Mallongigita formo (kun majusklo) antaŭ la nomo, antaŭnomo, titolo aŭ kvalito de iu kies oni parolas ;
- Plena formo en ĉiuj aliaj kazoj. 86.210.71.157 08:32, 30. Dec 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Sinjoro".