Diskuto:Sistemo por administrado de enhavo

Ĉu Enhav-mastrumaj sistemoEnhav-mastruma sistemo? Mi pensas ke la lasta pli ĝustas, sed mi ne certas.--Denizo 11:17, 11. Jan 2007 (UTC)

Mi estas nur komencanto sed laŭ mi "Enhav-mastrumaj sistemo" estas eraro.... ĉar la a-vorto ĉiam devas havi la saman numeron de la nomo al kiu ĝi referiĝas....ĉu ne?

Mi skribus Enhav-mastrumaj sistemoj

Ariodante 14:23, 15. Okt 2008 (UTC) 14:23, 15. Okt 2008 (UTC)


Literature ECM Enterprise Content Management redakti

  • ECM Enterprise Content Management, Ulrich Kampffmeyer. Hamburg 2006, ISBN 978-3-936534-09-8 (English, French, German), PDF unfortunately not is Esperanto ...


Ĉu mastruma? redakti

Estimataj, la vorto mastruma ĉi tie absolute ne taŭgas, ĉar mastrumi signifas Purigi kaj ordigi ĉion en hejmo. Unue mi pensis, ke temas pri ia sistemo de ordigado de ia enhavo en hejmo, sed mi ekmiris, kio kaŝas sin en la paĝo. Kerio 14:42, 15. Okt 2008 (UTC)

Mallongigo redakti

1. Kiel vi kreas la mallongigon "EMS" el la titolo "Sistemo por administrado de enhavo"?

2. Kompreneble "mastrumi" taŭgas. Ĝi devenas de "mastro" (posedanto kaj ĉefo de hejmo, estro de gastejo, estro de oficejo kaj laborejo, ordonrajta posedanto ...) kaj signifas "zorgi pri ĉio, kio koncernas la administron de domo". Mastrumado: Administrado de hejma vivo. Mi rekomendas al Kerio, ke li legu la tutan artikolon pri "mastro" en PIV kaj citu pli ol nur misgvidan frazon. El mia vidpunkto la senco de "domo" estas plivastigebla al retpaĝaro. MichaelL2008 (diskuto) 16:48, 27 Sep. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Sistemo por administrado de enhavo".