Diferenco inter "sitelo" kaj "skatolo" redakti

Mi iom dubas pri la alineo pri "lunĉa sitelo", kiu ŝajnas rekta traduko el la anglalingvo artikolo (lunch bucket). Laŭ PIV sitelo estas por likvaĵoj. --Ismo 19:44, 26. Dec 2004 (UTC)

Sed iam en la X-a jarcento, kiam ankoraŭ ne ekzistis skatolo por manĝaĵoj oni ekuzis sitelon por tia celo. Mi povas imagi laboriston/kamparanon el la 17-a jarcento, kiu kunportas manĝaĵojn en sitelo, ĉar li ne volis ial kunporti tiujn en mola tolaĵo. Poste oni produktis, faris la pli konvenan skatolon. RK

Reiri al la paĝo "Sitelo".