Diskuto:Skismo en la Esperanto-movado

Kompreneble, estas multaj aliaj skismoj. Mi movus la artikolon sed mi ne decidas, kiel nomi l a novan. Ĉu skismo UEA-IEL ? -- :)

Miaopinie la artikolo estas foriginda. La titolo "Skismo en la Esperanto-movado" estas tro vastsenca por tiu UEA/IEL-historieto. Kvankam mi estas relative bone klerigita pri Esperanto-historio, mi tute ne povis imagi la signifon de la esprimo "skismo en la Esperanto-movado". Mi demandis min: "Chu temas pri la Ido-krizo, pri la plifortiĝo de la laborista Esperanto-movado, pri la fondiĝo de la Silfera kvazaŭŝtato ...?" La enhavo de la artikolo konvenas por pliampleksigo de jama artikolo Historio de UEA. -- Dirk Bindmann 21:10, 26. Feb 2007 (UTC)
Principe la riproĉoj estas konsiderindaj. Sed ne temas pri "historieto", kaj estas jam multaj aliaj artikoloj ligitaj al tiu ĉi. Kaj "skismo" estas jam firma esprimo por tiu eventaro, kiu estas lemao kiel "Kunfandiĝo" (1947) aŭ "Helsinki-sistemo". La duoblaĵoj estas malfacile eviteblaj. Sed se estas pliaj opinioj...--Ziko 00:24, 27. Feb 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Skismo en la Esperanto-movado".