Saluton. Mi konsentas kun tiu artikolo kaj ties graveco por la islama kaj araba mondoj. Tamen ĉu vi uzis iun kriterion por decidi la terminon "suko", kiu kolizias kun alia signifo, kiel vi bone scias? Eble vi vidis ĝin en iu verko. Mi nur iomete trarigardis ĉe PIV kaj per reto (ReVo ktp) kaj nenion vidis. Ĉu ne estus pli tauĝa solvo nekolizianta zuko (en hispana zoco) aŭ ŝuko. Vi povas respondi ĉi tien aŭ al Kani, kiu estas mi mem.--Seminario 12:22, 24. Jan 2011 (UTC)

La esparolo de la araba nomo estas laŭ mia nuna scio estas suk', en la hungara ni ankaŭ elparolas tiel, verŝajne la rusa lingvo uzas similan terminon. Ankaŭ mi traserĉis por taŭga termino en Eo, sed mi ne trovis. Mi ne vidas problemon en tio, ke ĝia elparolo, uzo koincidas kun tiu de suko. Unu estas objekto alia estas loko por komercado kun tiu objekto. Zuko? Ni devas trapensi la aferon, sed se ĉiu lingvo uzas la fomon kun S, kial ni elektu la hispanan formon kun Z?Narvalo 13:05, 24. Jan 2011 (UTC)
Se poŭpo povas ekzisti en Eo, do povas ekzsiti eble soŭko. Ĉu?
Saluton Narvalo! Jam ekzistas artikolo "Bazaro" - ĉu ne estus preferinde kunfandi vian artikolon Suko (komerca kvartalo) kun Bazaro? - --Dominik 13:59, 24. Jan 2011 (UTC)
(aldono) Aliflanke mi trovis la vorton soŭko en artikolo Jerusalemo. --Dominik 12:07, 25. Jan 2011 (UTC)
Do, mi atendas iomete kaj alinomas la artikolon al soŭko. Ŝajnas, tio estas akceptebla formo por ni ĉiuj. (bazaro estas pli larĝasenca vorto ol soŭko)Narvalo 13:16, 25. Jan 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Soŭko".