Diskuto:Statistiko de Esperantujo

Mankantaj kampoj (ĉefe kreskantaj) redakti

Sur la retpaĝon mi nun metis kelkajn kampojn, kie Esperantujo kreskas (interreto, Pasporta Servo, renkontiĝoj, nombro de Esperanto-parolantoj tra la 20a jarcento; aŭ kreskis, kiel ekzamenoj en Hungario), kelkajn, kie ĝi stagnas (libroj, Individuaj Membroj de UEA) kaj pliajn, kie estas malkresko (Landaj Asocioj, ekzemple en Francio kaj Germanio). Unu el la statistikoj, kiujn mi iam vidis kaj ŝatus revidi :-) , estas tiu pri la entuta libroproduktado de Esperantujo (1887 - 1986); ĝi laŭ mia memoro aperis proksimume en 1987, okaze de la centjariĝo de Esperanto, en la revuo Esperanto; mi memoras, ke la statistiko estis du paĝojn larĝa, en la suba duono de la du paĝoj...

El la kampoj kun kresko mankas ankoraŭ nombroj pri la jenaj:

Muziko redakti

Ekzemple nombro de mp3-datumaroj en interreto; nombro de muzikaj eldonaĵoj en la katalogo de UEA; nombro de muzikaj grupoj. En 1960 estas proksimume nulo, hodiaŭ estas bela elekto.

Sur Esperanto-muzikalbumoj mi komencis kolekti tiujn. Post kolekto ni povos statistiki kaj fine enmeti ĉi tie. --Lu 19:52, 22. Jul 2008 (UTC)

Denaskuloj kaj familioj redakti

Ekzemple partoprennombroj de REF-oj (fakte tiu ekstagnis antaŭ ĉ. dek jaroj, verŝajne pro atingo de socia maksimumo). En 1980 praktike nenie aperis infanoj, kiuj parolis Esperanton; familiaj renkontiĝoj kiel nun REF, NR, PSI estis nekonataj.

Baze enmetita, ligo al statistiko pri REF; eble indus aldoni iom pli da statistikoj. --Lu 19:52, 22. Jul 2008 (UTC)

Afriko redakti

PS havis en 1988/89 entute 18 adresojn en Afriko; en 2005 estis sume 59. Tio estas mezuma jara kresko de ĉ. 7,2 %. La proporcio inter ĉiuj gastigantoj kreskis de 2 % al 4,3 %.

Enmetita. --Lu 19:52, 22. Jul 2008 (UTC)

Azio kaj Sudameriko redakti

Mi havas la impreson, ke ankaŭ tie okazas kresko. En intervjuo kun The Hindu kongresorganizanto rakontas, ke Esperanto venis al Barato antaŭ nur 25 jaroj. Nun ili organizis Azian Kongreson en Bangalore. Sen kresko ne klarigeblas.

En Nepalo en 1990 ŝajne estis proksimume nenio rilate al Esperanto. Nun laŭ la artikolo pri Nepala Esperanto Asocio la retlisto nepalesperanto havas 219 membrojn.

Tio enmetita; estus bele havi pli da statistikoj. --Lu 19:52, 22. Jul 2008 (UTC)

Lingvistikaj artikoloj pri Esperanto redakti

Mi memoras, ke Detlev Blanke iam rakontis, ke li faris imponan statistikon pri la jara kvanto de artikoloj aperintaj pri Esperanto. Kun kontento li rimarkis, ke okazis granda kresko. --Lu 14:57, 11. Jul 2008 (UTC)

Rilate al lingvistikaj artikoloj mi bezonas ankoraŭ fonton (ĉu iu el vi havas ideon?). La aliajn kvar suprajn temojn mi post momento enmetos. --Lu 23:14, 13. Jul 2008 (UTC)
Provizore finita temo: Henri Masson atentigis min pri statistiko de Edward Symoens rilate al disertacioj en Esperanto; tiun mi enmetis. --Lu 19:47, 22. Jul 2008 (UTC)

Listo de ligiloj redakti

Tiu ĉi artikolo grandparte estas nur listo de ligiloj, kaj al ĝi mankas sia propra enhavo. Ĉu oni ne raportu pri la enhavoj de la alligitaj paĝoj, anstataŭ ol nur citi ilin? --Niko 15:17, 11 Jul 2008 (UTC)

Volonte. Mia unua paŝo estis kunmeti la liston de materialo. Kuraĝe enmetu la esencon de la ligitaj paĝoj! --Lu 16:06, 11. Jul 2008 (UTC)
Mi iom redaktis la unuajn alineojn kaj daŭrigos verŝajne iam dum la venontaj tagoj. --Lu 09:25, 12. Jul 2008 (UTC)
Nun mi aldonis la "karnon al la skeleto", se tiel diri - la ligiloj estas nun ĉirkaŭitaj de teksto. Necesos ankoraŭ iom enplekti la kampojn menciitajn ĉi-supre sur la diskutopaĝo - eble mi eĉ sukcesos ie trovi uzeblajn statistikojn. --Lu 12:15, 13. Jul 2008 (UTC)
Bone, ankaŭ tio estas farita. Mi provos aldoni eble ankoraŭ grafikaĵon de la renkontiĝoj en Germanio. Eble iu el vi (ĉu Arno?) sukcesos enmeti la grafikaĵon el Pasporta Servo per la bela rekta metodo - kaj eble konfidi al mi, kiel tio funkcias.
Pri kreado de statistiko por muziko mi verketos sur la diskutpaĝo. --Lu 11:01, 14. Jul 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Statistiko de Esperantujo".