Diskuto:Technische Universität Bergakademie Freiberg

Ne miru, ke mi ĵus movis la artikolon Teknika Universitato... al la germanlingva nomo. Fakte mi antaŭ nelonge tradukis kelkajn retpaĝojn de la Freiberga universitata biblioteko al la angla lingvo - kaj mi ne rajtis traduki la nomon de la universitato al la angla. Iam iu elpensis por tiu ĉi universitato la anglan nomon Freiberg University of Mining and Technology, sed iom poste oni decidis - ankaŭ internacinivele - uzi nepre nur la germanlingvan esprimon.
Nu, ĉi tie mi lasos la alidirekton de la esperantlingva titolo al la germanlingva. Se iu serĉas ekz. la nocion Minakademio, li/ŝi trovos la artikolon, sed la ĉeftitolo estu la germanlingva origina nomo. Amike, --Unukorno 10:22, 7. Jul 2004 (UTC)
Dankon pro la atentigo! Cetere: tre belan hejmpaĝon vi havas! Ĉu ekzistas ankoraŭ E-grupo en Freiberg?
Amikajn salutojn de Montanesko, Eksfreibergano, 2004-07-07

Ne dankinde! Mi fakte ne scias, ĉu plu ekzistas E-grupo en Freiberg. Mi preskaŭ plene retiriĝis el la E-movado, nur en la reto mi plu faras kelkajn etajn aferojn (kaj foje mi renkontas unuopajn geamikojn el pasintaj tempoj...) --Unukorno 17:51, 7. Jul 2004 (UTC)
Reiri al la paĝo "Technische Universität Bergakademie Freiberg".