Ĉu malmalmalateismo ne nomiĝas teismo?

Certe. Tre stranga (mal)artikolo !

Mi taksas tiun trafan kaj ĝuindan Esperantan mal-vorton tiom bona ol "ateismo" (kiu ja estas en la greka mal-vorto, sed en Esperanto ĝi estas rekta radiko, de ne problemas) Tiuj mal-votoj estas unu el la ĉefaj riĉaĵoj de Esperanto, do ni ne paŭtu ilin. Trovi ĝin malinda titolo mi opinias malprava. mi ne iros ĝis diri, ke mi malabomenas ĝin! sed leŭ mi ĝi povas fari trafan artikolon. Preterdire ni relegu "La Bona lingvo". (Eliott)
Ĉar la radiko Teismo estas ankaŭ esperanta, ĉu iu provos verki artikolon pri malteismo? Kaj ankaŭ aritkolon pri maldiismo ? Filozofie, estas diismo kaj ateismo, ĉu paroli pri maldiismo kaj malateismo aldonus ion ajn?
Kiu skribis la ĉi-supran alineon? Nu, skribi pri malateismo aldonas ion, sed mi prefere skribos pri tio en la artikolo mem. Esperanta enciklopedio povas enhavi konceptojn proprajn, ĝis nun ne ekzistantajn en aliaj lingvoj. Jorge
Tiu ĉi artikolo estas, laŭ miaj serĉoj, la sola ekzemplo de la vorto "malateismo" en la TTT, kaj la plejparto de la artikolo estas ne diskuto de la ideo, sed defendo de la vorto. La artikolo devas esti ĉe Teismo, la vorto plej ofte uzata: enciklopedio priskribu, ne preskribu. --Ian Maxwell 20:52, 20. Jul 2006 (UTC)

Kialo pri alinomigo redakti

Mi ĵus alinomigis tiun-ĉi paĝon el "malateismo" al "teismo". La unua nomo, kvankam teorie estas kreebla laŭregule, troviĝis absolute nenie en la reto krom en Vikipedio. Serĉanto pli facile ĉi-tiun temon trovos sub la dua. Tempodivalse (diskuto) 02:05, 2 Mar. 2012 (UTC)

Ankaŭ mi volus atentigi ke la nuna malgranda enhavo estas plejparte nur defendo pri uzo de la vorto "malateismo". Ĉiuokaze, la artikolo bezonas poluradon kaj pliampleksigon. Tempodivalse (diskuto) 02:12, 2 Mar. 2012 (UTC)
Mi reskribis la artikolon tute, forigante la ĉi-supre citatajn defendojn, por ke ĝi enhavu pli gravan informon. [1]. Tempodivalse (diskuto) 16:00, 2 Mar. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Teismo".