Diskuto:Teroformigo

Al mia demando "kial forigenda?" ne venis respondo. Aŭ kie mi povas trovi reagon? Mi ja volas lerni. Bov. helpi! --Hans 04:26, 26. Sep 2006 (UTC)

La temo aperas kiel scienca, serioza. Ankaŭ NASA laŭdire interesas aŭ laboras pri tio. Sed por mi la afero estas tute neebla, ne nur nuntempe. Kial? Mars estas ĉirkaŭ 1,5 foje pli fora de la suno ol la tero. Tial Mars ricevas 1,5 x 1,5 = 2,25 foje malpli da energio po kvadratmetro ol la tero. Tio estas la baza kaŭzo por la tre malalta temperaturo de Marso, ĉirkaŭ 60 gradoj malpli ol tiu de la tero. Supozite, ke dum unu momento la temperaturo de Mars estus same kiel sur la tero, tio rapide estus for dum nur unu tago kaj nokto. Marsaj noktoj estas ege malvarmaj, pli ol minus 100 gradoj Celsius.

Do la tuta temo estas ne scienca, sed nur sciencfikcia. --Hans 16:43, 8. Feb 2007 (UTC)

Ĉu eblas paroli pli simple «terigi» anstataŭ «terecigi»? Ekz. tie oni skribas «urbigo» anstataŭ «urbecigo». --Al Lastor 10:53 14. Aŭg. 2016 (Moskva tempo)

Reiri al la paĝo "Teroformigo".