Diskuto:Tokio Hotel

Se oni provas da traduki la kantadoj de Tokio Hotel esperante ? Kopirajto estus evidente necesa, sed estus tre interesa eksperimento. 86.199.85.79 17:34, 23. Jan 2008 (UTC)


Internaciigo redakti

La retejo de la grupo estas multlingva, sed pli ĝuste multlanda. Ekzemple vi povas elekti Francion Kanadon (franclingve kaj anglalingve) Brition kaj Usonon. Ĉi kaze la enteno ne nur estas ĉu en la franca ĉu en la angla, sed ankaŭ la informoj malsamas laŭ la landoj. Kiun ajn lingvon aŭ landon vi elektis vi trovos ligilon por aliri alian lingvon aŭ landon krom ... el la Usona !!! Ĉu estas signo ke la retejestro konsideras ke Usonanoj prifajfas la ceteron de la mondo dum loĝantoj el la "cetera mondo" povus ankaŭ interesiĝi pri kio okazas ekster sia lando? Mi revas ke la grupo interesiĝus pri Esperanto : estus giganta reklamo se ili kantus eĉ nur unu kanton en Esperanto. En Francio la interesiĝo pri la germana kreskegis en la junularo (precipe en la junulinaro) pro la sukceso de la grupo. Arno Lagrange  11:23, 8. Mar 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Tokio Hotel".