Diskuto:Trajno/Terminologia diskuto

Ĉu trajno, ĉu vagonaro, ĉu vagonkombinaĵo? redakti

Koncerne la vortojn trajno kaj vagonaro, mi spertas oftan malcertecon ĉe ties uzantoj. Speciale en artikoloj kaj prelegoj pri nuntempe pli kaj pli fabrikataj kaj trafikantaj kombinajoj de pluraj (motor)vagonoj, la autoroj pleje uzas netaŭgan terminon. Pro tio, mi kiel sekretario de Terminara Sekcio, volas klarigi nociodiferencojn kaj prezenti termindecidojn de nia sekcio.

Por komence iom trankviligi vin: En simplaj diroj, se temas nur pri "veturi per .", eblas sinonime uzi la vortojn trajno, vagonaro kaj eĉ fervojo. Sed en fakaj diroj necesas diferencigi, ke trajno esprimas trafikan nocion, rilatas al veturplano / horaro, sed vagono esprimas teknikan nocion, rilatas al industria produktaĵo. Klare difini la nocion trajno iom malfacilas. Por Plena Ilustrita Vortaro (PIV) nia sekcio decidis la difinon:
"Vagonaro kun lokomotivo, motorvagonaro aŭ alia trakveturil(ar)o kun propra trakcio, entrafikigita sur unu aŭ pluraj fervojlinioj laŭplane aŭ laŭordone."

Por substreki trafikecon de la nocio, ankaŭ eblus renversa difinvortigo:
"Lauplana aŭ laŭordona trafikaranĝo . sur fervojlinioj, realigata per ... trakveturil(ar)o kun propra trakcio." Trajnon oni nomas per kategorio (regiona, rapida, ekspresa,.) kaj numero.

Por ĝi estas fiksataj kurso (de . tra . al .) kaj tempoplano. La "vivodaŭro" de unu trajno komenciĝas, kiam la kompleto ektroviĝas sur elveturtrako de tiu stacio, en kiu la kurso komenciĝas.

Koncerne pasaĝertrajnon, ek tiu momento pasaĝeroj rajtas envagoniĝi.

Sur la kurso okazas aŭ alterne veturoj kaj haltadoj aŭ seninterrompa veturo.

La "vivodaŭro" finiĝas, kiam la kompleto atingis enveturtrakon de la kursfina stacio kaj estas preta por sekva okazo; do ĉiuj pasaĝeroj elvagoniĝis, kaj oni povas manovrigi, eventuale disigi la kompleton aŭ senmodife pretigi ĝin por sekva trajno.

Vagono laŭ PIV estas surrela veturilo por transporti pasaĝerojn aŭ kargojn.

La jam delonge kutimaj vagonoj havas ambaŭkape tiajn tren- kaj bufro-instalaĵojn, ke eblas unuopa veturigo en trafiko. Laŭ decido en nia sekcio, ili nomiĝas solovagonoj. Sed pli kaj pli - precipe por pasaĝertrafiko - oni konstruas vagonojn ekipitajn ĉe unu aŭ ambaŭ vagonkapoj per firmkuplilo aŭ vagonkesta artiko tiel, ke en trafiko ili ne estas unuope veturigeblaj. Tiuj, laŭ nia decido, modulvagonoj nomataj veturiloj povas trafike veturi nur kombinitaj kiel vagonkombinaĵoj.

En la plej multaj vagonkombinaĵoj unu aŭ pluraj vagonoj enhavas propulsmotoro(j)n. Por tiu lasta - post intensa diskuto - nia sekcio decidis la rilative longan terminon motorvagonkombinajo. Ne eblis trovi taŭgan malpli longan nomon. Tamen, se laŭ kunteksto klaras, pri kia specialaĵo temas, ja sufiĉas poste diri nur "kombinajo".

Ĝuste ĉi tiuloke mi atentigas, ke en prelegoj kaj artikoloj - ankaŭ en IF (internacia fervojisto) - pri tiaj novaj produktaĵoj oni ofte uzas malĝustan esprimon por tiu klare teknika nocio, pleje la vorton trajnunuo. Vere temas nek pri trajno (trafika nocio) nek pri unuo (laŭ PIV abstrakta kvanto rigardata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn). Nun pri vagonaro, kiu estas kompleto konsistanta el ĉiuj vagonoj de trajno: bedaurinde PIV-redakcio ankoraŭ ne korektis la vorton "unuo" al "kompleto" laŭ nia postulo. Kompare al vagonkombinaĵoj kiujn oni muntas en fabrikoj au metiejoj, vagonarojn konsistigas manovristoj laŭ aktuala bezono en trafiko. Do ankaŭ la nocio vagonaro havas rilaton al trafiko.

Vagonaro povas konsisti el:

a) pluraj kunkuplitaj solovagonoj,
b) unu vagonkombinaĵo,
c) plurajkunkuplitaj vagonkombinaĵoj,
d) miksajo el kunkuplitaj solovagono(j) kaj vagonkombinaĵo(j),
e) unu solovagono.

La kazo e) enhavas gramatikan malglataĵon, ĉar solovagono ne estas aro.

Sed uzante la vorton "vagonaro", oni ĝenerale ne scias, kiom da vagonoj troviĝas en ĝi. La nombro estas indiferenta en la nocio. Se oni escepte scias ke estas nur unu vagono en la trajno, eblas diri "vagono" anstataŭ vagonaro".

Se la trakcio okazas ne per lokomotivo, sed per motorvagono, ĝustas la terminoj motorvagonaro kaj motorvagona trajno. Malĝustas la vorto motortrajno, ĉar ankaŭ elektraj kaj termikaj lokomotivoj enhavas motorojn.

Heinz HOFFMANN, sekretario de Terminara Sekcio ĉe IFEF

Reiri al la paĝo "Trajno/Terminologia diskuto".