Diskuto:Transkulturismo
Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Garymickle
Mi faris kelkajn ŝanĝetojn en la artikolo (nur lingvajn/stilajn).
1) Sed mi ne komprenis kelkajn frazojn:
– "... aliri nivelon pli taŭgan al interkultura plivaloro"
– "... kulturo povas trovi konotaciojn kun aliaj kulturoj"
– "... Esperanto ne restis artefakto": eble temas pri "pure teknika helprimedo" aŭ io simila
2) La frazoj "Esperanto volas esti pli ol lingvo" kaj "Esperanto ĉiam celis..." estas laŭ mi ne tute enciklopediecaj formuloj, ĉar ne temas pri faktoj pri Esperanto, sed pri opinioj de iuj el ĝiaj uzantoj. Pli strikte ĝuste estus diri, ke "la plimulto de la Esperanto-parolantoj volas (celas)...".