Diskuto:Transliterumo de Esperanto

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Esperfulmo in topic Kiu kreis tiujn transliterumojn?

@Robin van der Vliet: Mi interesiĝas la ekzemplojn de transliterumo. Kie oni povas trovi la uzon "ㅔㄴ 물타ㅣ"?--Salatonbv (diskuto) 19:33, 31 Dec. 2015 (UTC)

Kelkaj literoj estas kombinita tie, malkombinita ĝi estas "ㅔㄴ ㅁㅜㄹㅌㅏㅣ". Mi transskribis ĝin per la tabelo. Robin van der Vliet (diskuto) 13:13, 3 Jan. 2016 (UTC)
@Robin van der Vliet: Dankon pro la respondo. Bedaŭrinde vi ne konas la korean skribsistemon kaj kreis eraregon. "En multaj" iĝas laŭ la transskribo "엔 물타이". Mi poste korektos la samplon kiam mi havos tempon. Mi nun dubas aliajn skribsistomojn.--Salatonbv (diskuto) 20:32, 3 Jan. 2016 (UTC)

Cirilaj literoj por Ĝ kaj E redakti

En la tabelo nun ni vidas cirilan literon "Џ џ" por "Ĝ ĝ". Tamen la litero "Џ џ" transdonas la malmolan varianton de sono /ʤ/, ne la molan, dum esperanta "Ĝ" estas mola. Por ciriligo de tiu ĉi esperanta litero pli taŭgas cirila litero "Ђ ђ".

Alia fuŝo rilatas literon "E e". En la cirila alfabeto litero "Е е" signifas sonon /je/. Por transdoni sonon /e/ oni uzas literon "Э э".

Ikar' A. (diskuto) 21:38, 21 okt. 2016 (UTC)Reply

Cirila litero por L redakti

La problemo konsistas en tio, ke cirila litero "Л л" transdonas malmolan sonon, kombinaĵoj "Ль ль" transdonas la molan, sed esperantlingva "L l" estas duonmola. Kiel la solvon eblas proponi uzadon de cirila litero "Љ љ". Ikar' A. (diskuto) 21:43, 21 okt. 2016 (UTC)Reply

Fontoj de la sistemoj redakti

De kie venis la tabeloj transliterumaj? Mi demandas, kial la araba ne ŝajnas ion denaskan -- la vokaloj precipe malkongruas kun tioj de la lingvo mem (ekzemple, "اَ", kiu devas esti legata kiel "a", anstataŭ representas "e"). Sendube estas malfacila, ke oni konstruas transliterumsistemon kun kvin vokaloj, el alfabeto kun nur tri, tamen ĉi tio havas pli problemoj ol estas necesa. Se ĝi jam ekzistis, tiam mi supozus, ke ĝi sufiĉas. Krom se ne, eble oni (probable mi) volus plibonigi ĝin. --WovenTales (diskuto) 06:05, 13 mar. 2019 (UTC)Reply

Alimanere, ni povas tranĉi ĉiun sistemon neuzitan, tiel faros paĝon efektivan anstataŭ paĝo kreema. --WovenTales (diskuto) 06:21, 13 mar. 2019 (UTC)Reply

Ekzistas aliaj sistemoj de transliterumo de Esperanto redakti

Ekzistas kartvela: https://omniglot.com/conscripts/georgianesperanto.htm

kaj Tengvara: https://omniglot.com/conscripts/tengwareo.htm

Se ne estas iuj kontraŭ-diroj, mi volonte aldonus la kartvelan al tiu ĉi tabelo. Zmila21 (diskuto) 22:02, 4 dec. 2022 (UTC)Reply

Ho interese, jes volonte aldonu ilin :) Stefangrotz (diskuto) 22:55, 4 dec. 2022 (UTC)Reply

Kiu kreis tiujn transliterumojn? redakti

Kiu kreis tiujn transliterumojn? Ne estas unu fonto! La araba kaj la hebrea ŝajnas tre simila al iu, kiu legas nek elpensis ilin! --Esperfulmo (diskuto) 01:34, 14 feb. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Transliterumo de Esperanto".