Diskuto:Tutrusia matematika olimpiko de lernantoj

Dankon pro la aldono de tiu ĉi teksto. Mi revas de la tago, kiam ĉiuj kontribuoj al Vikipedio estos same neriproĉeblaj!

Sed min agacas iom la aldonita kategorio. Ĉu oni povas eduki iun pri matematiko?? Oni povas eduki infanon, direktanta ĝin al la bono, al la belo, al virto ... sed eduki pri matematiko, ĉu tio eble estas rusismo? Mi dirus "instrui matematikon". Vidu ankaŭ edukisto. PaulP@diskkont 15:43, 16 Apr. 2013 (UTC)

Pri kiu kategorio temas? Ĉu pri "matematika edukado en Rusio"? Mi ne komprenis kio estas malbone: mi nomis "matematika edukado" ĉiun agadon kiam oni transdonas matematikajn sciojn (do, ne nur instruado sed, ekzemple, konkursoj aŭ kontrolado de scioj). Verŝajne, pli oportune estus "matematika klerigado" (alia varianto). Uzanto:Dima41
Eble jes. La personoj, kiuj atentigis min pri la ofta misa uzado de "edukado", estis ĝuste du moskvanoj: Anna kaj Mati Pentus de la matematika fako de la moskva universitato ;-) PaulP@diskkont 07:39, 18 Apr. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Tutrusia matematika olimpiko de lernantoj".