Diskuto:Unitariismo

Mormonoj ne estas unitarismaj aŭ mal-triunuismaj. Mi scias, ĉar mi estas mormono. Ni kredas je la Patro, la Filo, kaj la Sankta Spirito, kaj ni kredas ke ĉiu el ili estas komplete dia.

Mi kredas ke ankaŭ estus erara nomi Atestantojn de Jehovo "unitarismaj", sed mi ne certas pri tio.

Mi volas forigi tiun komenton, sed mi atendos aliajn komentojn.

Kara anonimulo, se vi certas pri tio, forigu la informon. Mi ne scias multe pri la Mormonoj, sed estas pli bone ne havi informon ol havi misinformon.Roberto 05:41, 6. Maj 2006 (UTC)

La titolo estu la PIV-a formo redakti

La artikolo mencias la formojn unitarismo kaj unitariismo. Ĉar nur la dua formo estas en NPIV, mi proponas ŝanĝi la nomon de la artikolo al ĝi. La alia formo povas resti kiel pludirektilo. -- Aisano (diskuto) 11:12, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Unitariismo".