Diskuto:Verko Serduĉko

Kial ne Verka? Alaŭdo ۩ 08:58, 18. Jul 2007 (UTC)

Ĉar malgraŭ tio, ke la a-finaĵo por la virinaj nomoj estis sporade uzata de Z kaj eĉ rekomendata de Kaloĉajo (eĉ sankciita en malnova PIV), mi opinias ĝin tolerebla, sed ne bona. La finaĵo "-a" en Esperanto ja esence markas la adjektivojn, do la Zamenhofaj (eĉ fundamentaj) formoj kiel "Anna" estas esence ne plenaj esperantigoj, sed ja ne plene esperantigitaj alilingvaj elementoj. Pri mia emo al la plena esperantigo vi ja devas scii, do la esperantigo (la plena asimilo!) de Верка al Verko devas aspekti al vi almenaŭ komprenebla, eĉ se ne akceptebla. Relegu ankaŭ la enkondukon de Michel Duc Goninaz al la Nova PIV, kie li, pike al "unu franco", akceptas la saman starpunkton. Konsideru ankaŭ la Zamenhofajn formojn kiel Diano, Ifigenio, Ofelio k.a. Mevo 14:21, 18. Jul 2007 (UTC)


Nomo de la artikolo estas tre ridiga. Tamen kial ne «Serdjuĉko»? — Wolliger Mensch 18:01, 18. Okt 2008 (UTC)

Ridu, se vi preferas tion. La formo "Serduĉko" prezentas kompromison inter la internacia rekonebleco kaj gramatikaj specifaĵoj de Esperanto. Mevo 21:10, 19. Okt 2008 (UTC)
  • Mi opiniis, ke la terminoj «internacia rekonebleco» restis en la malproksima esperantista antikveco. Do, mi eraris. — Wolliger Mensch 13:39, 12. Dec 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Verko Serduĉko".