Diskuto:Victoria amazonica

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by HaleBopp

Kara, Permesu al mi doni mian opinion pri la plantnomo amazonia viktoriao. Sincere por mi ĝi estas tre stranga.Tiu bela planto meritas pli belan nomon en esperanto,laŭ mia takso. Kial ne amazonia reĝinfloro, amazonia gigantnenufaro (samkiel france). La esperantigo de la latina nomo estu unu opcio sed postkiam niaj lingvaj rimedoj ne sufiĉus por atingi pli bonan efikon.Amike via Lumass

Saluton, kial vi trovas tiun vorton stranga aŭ ne sufiĉe bela? Ĉu pro la 3 sinsekvaj vokaloj "iao"? Miaopinie, tio estas subjektiva afero. Amike--HaleBopp (diskuto) 21:51, 5 apr. 2021 (UTC)Reply
Kara HaleBopp|Certe jes,la subjektiveco prezentas sin. Mi neniam diros al iu ke la esperanta nomo de tiu planto estas amazonia viktoriao. Ĝia aparta ekzotika beleco postulas ion pli bela. Ĉu estas ie ajn alia viktoriao? Amike Lumass.
Saluton, "amazonia" kaj "viktoriao" estas 2 vortoj kiuj ja sonas ekzote al miaj oreloj. Laŭ worldfloraonline.org ekzistas nur 2 specioj el tiu genro, Victoria amazonica kaj Victoria cruziana. Bedaŭrinde tiuj belaj plantoj kreskas nur en Sudameriko kaj mi neniam renkontis ilin. Amike--HaleBopp (diskuto) 02:48, 8 apr. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Victoria amazonica".