Diskuto:Viena kongreso

La artikolo asertas:

La kongreso estis interrompita de la eliro de Napoleono el la insulo Elba en februaro 1815, sed post lia venkiĝo fare de Wellington en Batalo de Waterloo, la kongreso rekomenciĝis. Ĝi finiĝis en la 8-a de junio 1815.

Kiel tio eblas, se la Batalo de Waterloo okazis je la 18-an de junio, do dek tagojn post la fino de la kongreso? Laŭ aliaj vikipedioj la kongreso ne paŭzis pro Napoleono (kaj, pretere, finiĝis maljam la 9-an de junio).

-- Ismo 22:09, 25. Feb 2005 (UTC)

La afero estas malsimpla kaj, oni ĝin konfesu, ne taŭge esprimita. Efektive la «fina» akto de la Viena Kongreso estis subskribita la 8-an de junio; alidire la reveno de Napoleono la 1-a ĝin ne interompis. Post Waterloo okazis diskutoj pri la maniero trakti Francion, kiun Prusio volonte dismembrigus, sed fakte ĝi nur devis cedi kelke da teritorioj, pagi militmonkompenson kaj redoni la tuton de la belartaĵoj ŝtelitaj ekde la Revoluciaj militoj. Tamen koncerne la reston de Eŭropo nenio ŝanĝiĝis. Keskastel 05:15, 26. Feb 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Viena kongreso".