Diskuto:Vikifilmeto

Kiom ajn laŭdinda estas la ago de www.traduki.de, la termino vikifilmeto estas malbona kaj kontraŭ la spirito de Esperanto. La termino "viki-o" signifas retejon, en kiu ĉiu povas facile kaj rapide kontribui. Tiu sola karakteriza eco mankas ĉe la priskribitaj filmetoj. Ili estas vikipediaj filmetoj, certe, sed ili konservis nur la enhavon, ne la vikiecon de Vikipedio. La arbitra elĵeto de kelkaj silaboj por mallongigi esprimojn estas ĝuste unu el la aferoj, kiuj igas multajn lingvojn malfacilaj.

Umbert' 19:23, 14. Jan 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Vikifilmeto".