La Distrikto Markona (Marcona) estas unu el kvin distriktoj de la Provinco Nazka, situanta en la Departemento Ika, laŭ administrado de la regiona registaro de Ika, en sudcentro de Peruo. Limas norde kun la provinco Nazka; sude kun la provinco Karavelio (Arequipa); oriente kun la provinco Lukanas (Ajakuĉo) kaj okcidente kun la maro de Grau.

Historio redakti

Ĝi estis kreita la 2-a de majo de 1955 pere de leĝo 12314 dum la regado de Prezidento Manuel Prado Ugarteche. Estas la plej etenda distrikto de la provinco. Ties ĉefurbo estas la havenurbo San Juan de Marcona.

Geografio redakti

Ekde 1953, kaj ĉe altebenaĵo de 800 m.s.m. oni ekspluatas kuŝejon el fero nome Markona, situanta je ĉirkaŭ 25 kilometroj oriente de urbo San Juan de Marcona.

Eksteraj ligiloj redakti