Distrikto Putna (ĝis 1950)

Distrikto Putna estis distrikto de la Reĝlando de Rumanio de 1889 ĝis administra reformo en 1950. Ĝia ĉefurbo estis Focșani.

La distrikto havis jenajn limojn:

  • Norde al distrikto Bacău
  • oriente al distrikto Tecuci
  • sude al distriktoj Râmnicu Sărat kaj Buzău
  • okcidente al distrikto Trei Scaune (Tri Seĝoj)

En 1930 la distrikto havis 194.105 loĝantojn.