Domo Montero (Bilbao)

La Domo Montero situanta sur Alameda de Recalde, 34, Bilbao (Biskajo, Hispanio), estas konstruaĵo de loĝejoj de notindaj dimensioj, kun du fasadoj, unu sur la strato Colón de Larreátegui kaj alia sur Alameda de Recalde, ambaŭ formante tranĉitan angulon.

Domo Montero
Casa Montero
Montero etxea

domo
Prezento
Stilo Art nouveau
Tipo Monumento
Arkitekto Jean Batiste Darroquy
Dato de konstruo 1901-1904
Protekto Historia monumento RI-51-0008306[1]
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Biskajo
Loko Bilbao
Geografia situo 43° 15′ 50″ N, 2° 56′ 5″ U (mapo)43.263889-2.934722Koordinatoj: 43° 15′ 50″ N, 2° 56′ 5″ U (mapo)
Domo Montero (Hispanio)
Domo Montero (Hispanio)
DEC
Domo Montero
Domo Montero
Domo Montero
Situo de Domo Montero
Domo Montero (Bilbao)
Domo Montero (Bilbao)
DEC
Domo Montero
Domo Montero
Domo Montero
Situo de Domo Montero

Map

vdr

Priskribo redakti

Ĝi konsistas el kelo, teretaĝo kaj kvin niveloj (la lasta retirita malantaŭ kontinua balustrado), krom mansarda tegmento. Ĝi estis realigita en 1902 fare de Jean Batiste Darroquy.[2]

Temas pri konstruaĵo kiu apartenas al la stilo Art nouveau, kaj en tiu senco, oni devas rimarki ĝian ornamaĵon. La konstru-materialoj uzataj en la Domo Montero estas masonaĵo el ŝtono, briko, traboj kaj kolumnoj el gisfero kaj ankaŭ lignaĵo. La fasadoj kaj la tranĉita angulo estas organizitaj laŭ du aksoj de balkonoj kaj verandoj, distribuitaj malsame en la du stratoj.

Aliro al la konstruaĵo fariĝas sur la strato Alameda de Recalde, tra lintelo kun granda elstaranta ŝlosoŝtono kaj grava dekoracio ambaŭflanka. Rompas la vertikalecon de la konstruaĵo la superregado de la ondumanta linio, tiom en la formoj de la malfermaĵoj (balkonoj kaj verandoj), kiom en la dekoracio kaj, super ĉio, en la sinueco de la balustradoj de la dua kaj tria etaĝoj.

Aliaj interesaj elementoj de dekoracio estas la konzoloj, kornicoj, vandoj de malfermaĵoj kaj mur-bosaĵo, la lasta observebla sur la teretaĝo.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Bienes de Interés Cultural
  2. Pérez de la Peña Oleaga, Gorka. Bilbao. Zabalguneak. / Bilbao. Los ensanches. (2001) Diputación Foral de Vizcaya. Bilbao. ISBN 84-7752-321-5

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Casa Montero en la hispana Vikipedio.