Dora Wunderbaum

(Alidirektita el Dora WUNDERBAUM)

Dora WUNDERBAUM estis israela esperantisto, kiu naskiĝis 1908 kaj mortis la 11-an de septembro 1989. Dum tridek jaroj ŝi estis delegito en Telavivo kaj aktivulo de la israela movado.[klarigu] Naskita en Varsovio en la familio Tannenbaum, kun patro, kiu apartenis al la rondo de Zamenhof mem, ŝi lernis Esperanton de Lidja Zamenhof en la dudekaj jaroj.[klarigu]