Dorsoturnoj estas danco el Usono, (angle Tournedos).

Pozicio de la partoprenantoj redakti

Vico de viroj, vidalvide vico de virinoj. Ĉiu dancanto havas vidalvidulon, kun kiu li dancos. Estas 6 figuroj.

  • 1-Oni antaŭeniras per 4 paŝoj al sia parulo, preterpaŝante lin laŭ la dekstra ŝultro, poste oni retropaŝas hejmen per 4 paŝoj (oni frapas siajn manojn dufoje, ĵus poste la lasta paŝo).
  • 2-Sama figuro : preterpaŝante la parulon laŭ la liva ŝultro (oni denove frapas siajn manojn)
  • 3-Per 8 paŝoj, oni iras al la parulo, prenas lian dekstran manon, rotacias kun li, poste revenas hejmen. (oni ne plu frapas la manojn)
  • 4.Sama figuro : prenante la livan manon de la parulo.
  • 5.Sama figuro, prenante la du manojn de la parulo (oni rotacias laŭ la direkto de la horloĝ-montrilo)
  • 6.Ankoraŭ per 8 paŝoj, oni preterpaŝas la parulon laŭ la dekstra ŝultro, dekstre paŝas malantaŭ li sen turniĝi, poste oni retropaŝas hejmen.

Vidu ankaŭ redakti

popola danco