Dosiersistemo

(Alidirektita el Dosiera sistemo)

Dosiersistemo estas ilo por konservi multajn dosierojn en unu disko aŭ alia daten-portilo. Bezono havi dosiersistemojn estas pro tio, ke disko estas unudimensia aro de bajtoj, kaj per simpla maniero tien eblas skribi nur unu dosieron (kaj tiam ne estos sciataj ĝiaj nomo, longo kaj aliaj ecoj).

Ankoraŭ unu specialaĵo de disko estas tio, ke ĝi povas esti skribata nur po sektoroj (kiuj ampleksas 512 bajtojn ekzemple). Ĉiu disko estas disdividita je sektoroj ekde komenco. Dum skribado ĉiu sektoro estas skribata aŭ tute aŭ ne. Sektoreco de disko estas eco, kiun oni nepre konsideras dum konstruado de dosiersistemo

Plejparto de dosiersistemoj kapablas fragmenti dosierojn. Povas okazi, ke post multaj operacioj pri dosieroj (kreado de novaj, aldono, forigado) liberaj partoj de disko estas ne kune. Tiam por konservi novan dosieron aŭ plilongigitan malnovan povas estis bezonate disdividi la dosierojn je kelkaj partoj, kiuj kutime estas nomataj fragmentoj.

Dosiersistemo krom datumoj de la dosieroj konservas iliajn nomojn, longojn, atributojn (ecojn: tempo de la lasta ŝanĝo ktp.) kaj informon pri tio, kiun precizan lokon en la disko okupas ĉiu dosiero, konsiderante ĉiun fragmenton.

Fragmentiĝo tamen plimalrapidigas aliron al dosieroj. Pri tio estas specialaj programoj – malfragmentigiloj –, kiuj reordigas la pecojn de dosieroj, tiel ke ĉiu dosiero okupas koheran parton de disko. Uzo de tiaj programoj ne estas nepre bezonata, sen ili dosiersistemo devas funkcii normale.

Uzata(j) dosiersistemo(j) estas unu el ĉefaj trajtoj de operaciumo.

Listo de dosiersistemoj

  • NFS – pseŭdodosiersistemo, kiu mem ne konservas dosierojn en disko, sed organizas aliron al dosieroj tra komputila reto.

Komenco de uzo de dosiersistemo nomiĝas kiel muntado de dosiersistemoj. La radika dosiersistemo, kiu enhavas la ĉefajn dosierojn por funkciado de la operaciumo, estas muntita nepre dum starto de la operaciumo. La aliaj dosiersistemoj povas esti muntitaj kaj tuj kaj poste.

Se dum skribado en dosiersistemo la komputilo estas malŝaltita, sufiĉe probable la dosiersistemo estas damaĝita. Pro tio modernajn komputilajn estas permesite malŝalti nur post speciala prepariĝo. Ĉi tiu prepariĝo plejgrave konsistas el ĉesigo de uzo de diskoj, kiu nomiĝas malmuntado de dosiersistemoj (tamen plejparto de tempo estas uzata ne por ĉi tio, sed por konservado de diversaj opcioj ktp). Se dosiersistemo estas damaĝita, eblas kontroli kaj (espereble) ripari ĝin per tiucelaj programoj. Tia programo kutime estas rulata en jenaj okazoj:

  • Antaŭe komputilo estis malŝaltita per nenormala maniero
  • Dosiersistemo estis muntita kaj malmuntita jam certan kvanton de fojoj (Linukso)
  • Dum instalado de operaciumo
  • Laŭ komando de uzanto

Vidu ankaŭ redakti