Druidenstein
La Druidenstein estas konusforma bazaltoroko en Hellerbergland supre de la urbo Kirchen ĉe la Sieg en la komunumo Herkersdorf, distrikto Altenkirchen. La bazaltkonuso havas altecon de 431 m super marnivelo.
Ekesto
redaktiLa Druidenstein aĝas proksimume 25 milionoj da jaroj (nova terciaro) kaj okupas areon de ĉ. 100 m². Sian nekutimam formon ĝi ricevis, kiam lafo trapremiĝis tra tavolo de devona graŭvako de la baza montaro kaj tiam rigidiĝis. Tiel formiĝis vertikale al la malvarmigaj surfacoj prismaj kolonoj. Pro erozio restas nur la malmola bazalta kerno.
Historio
redaktiLa keltoj verŝajne uzis la Druidenstein kiel religia kultejo kaj renkontiĝejo.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Die Rheinpfalz/Südwestdeutsche Zeitung: Der Fels der Sonnenanbeter.2010. Januar 8
Eksteraj ligiloj
redakti- Offizielle Webseite der Verbandsgemeinde Kirchen (Sieg): "Der Druidenstein" Arkivigite je 2017-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
50.7948777777787.9102277777778