Dua Armeo (Turkio)

La Dua Armeo de la Otomana Imperio estis unu el la divizioj de la Otomana Armeo. Ĝi estis formita en la fino de la 19-a jarcento dum la reformoj de la otomana militistaro. Ĝi respondecis pri la protektado de la sudo de la Imperio. Ĝi ekagis per la eniro de la otomanoj en la Unua Mondmilito, en oktobro 1914 sub la gvido de la generalo Vehip Paŝao.

En 1917 la generalo Mustafa Kemal iĝis komandanto de la Dua Armeo sed en oktobro samjare Kemal rezignis proteste al la konduto de Enver Paŝao dum la militkampanjo en Kaŭkazio.