Duonrekta demokratio

Klasike demokratio estis dividita en du grandaj formoj: nome rekta kaj reprezenta. Krome kelkaj fakuloj distingigas ankaŭ trian kategorion intermezan, nome la duonrekta demokratio, kiu foje estas akompanata nuance al la nerekta demokratio. En la duonrekta demokratio la popolo normale partoprenas regule en periodaj balotadoj por reprezenta demokratio (tio estas elekto de parlamento), sed krome povas esprimiĝi rekte en partikularaj cirkonstancoj, baze pere de kvar mekanismoj:

  • Referendumo. La popolo elektas jese aŭ nee pri iu propono.
  • Plebiscito. La popolo akceptas aŭ malkceptas la finan aprobon de regulo (konstitucio, leĝo aŭ traktato).
  • Popoliniciato. Pere de tiu mekanismo grupo de civitanoj povas proponi la aprobon aŭ nuligon de leĝo.
  • Popola elpostenigo. Pere de tiu mekanismo la civitanoj povas elpostenigi elektitan reprezentanton antaŭ la fino de ties regoperiodo.