Dupnico
urbo en Bulgario
Dupnico, Dupnica aŭ Dupnitsa (en bulgara: Дупница) estas urbo de okcidenta Bulgario en la Provinco Kjustendil. Ĝi troviĝas je altitudo de 527 m sur marnivelo, nome sur la ekdeklivo de la plej alta monto en la Balkana Duoninsulo – nome Rila - kaj je 50 km de la ŝtata ĉefurbo, nome Sofio. Ĝi havas 40 000 loĝantojn.
Dupnico | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipa ĉefloko urbo en Bulgario vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 33 705 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 043 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 16′ N, 23° 7′ O (mapo)42.26496523.118525Koordinatoj: 42° 16′ N, 23° 7′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 535 m [+] | ||||
Areo | 32,32 km² (3 232 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dupnitsa [+] | |||||
Ĝi ricevas la kromnomon "la urbo de farmacio". Ankaŭ "verda kaj ombra urbo", pro sia loko certe ombra somere kaj pro la abundo de arboj en la urbo. Dupnico estas ofte nomita ankaŭ "Malgranda Italio de Bulgario". Tiu kromnomo devenas el la fakto ke multaj loĝantoj elmigris labori kaj loĝi en Italion kaj ĉiusomere ili revenas al sia hejmurbo.