En la kunteksto de libera programaro, duuma malliberumo (angle binary blob) estas fermit-fonta nur-duumkoda programo sen publike havebla fontkodo. La esprimo kutime rilatas al fermit-fonta kernmodulo ŝarĝita en la kerno de libera operaciumo, kaj estas foje ankaŭ uzita por kodaĵo funkciante ekster la kerno, kiel ekzemple sistemaj mikroprogramaraj bildoj, mikrokodaj ĝisdatigoj, aŭ uzantlandaj programoj.[1][2][3][4][5]

Kiam aparataro-vendistoj disponigas plenan teknikan dokumentaron por siaj produktoj, operaciumprogramistoj povas verki aparatarajn pelilojn por inkludi en la operaciumkernoj. Tamen, kelkaj vendistoj, kiel ekzemple NVIDIA, ne disponigas kompletan dokumentaron por kelkaj el siaj produktoj kaj anstataŭe disponigas nur-duumajn pelilojn (duumajn malliberumoj); tiu praktiko estas plej ofta por GPU-peliloj, retkartoj kaj RAID-kontroliloj.

Referencoj redakti

  1. Michael Larabel (2012-08-06). Coreboot: Replacing Intel's Binary Video BIOS Blob. Phoronix. Alirita 2015-06-23.
  2. Chris Hoffmann (2015-02-13) How Intel and PC makers prevent you from modifying your laptop's firmware. Alirita 2015-06-23.
  3. BIOS Freedom Status (2014-11-12). Alirita 2015-06-23.
  4. Michael Larabel (2012-10-24). Raspberry Pi GPU Driver Turns Out To Be Crap. Phoronix. Alirita 2015-06-23.
  5. Jake Edge (2015-06-17). Chromium suddenly starts downloading a binary blob. LWN.net. Alirita 2015-06-23.