Internacia Varnumero

(Alidirektita el Eŭropa Varnumero)

Varnumero GTIN-13 number enkodigita en strekokodo EAN-13. La unua cifero estas ĉiam lokigita ekster la simbolo; aldone dekstra indikilo ">" estas uzata por indiki "Silentan Zonon" kiu estas necesa por ke strekokodaj skaniloj funkciu ĝuste. La Internacia Varnumero EAN-13 estas strekokodo (origine Eŭropa Varnumero aŭ en angla European Article Number, sed nuntempe renomita International Article Number, kvankam oni pluhavas la mallongigon EAN) komponita de 13 ciferoj (12 datumoj kaj 1 testocifero) kiel strikoda standardo kiu anstataŭis la originan sistemon de 12-cifera Universal Product Code (UPC) disvolvigita en 1970 fare de George J. Laurer.[1] La EAN-13 strekokodo estas difinita fare de la standarda organizaĵo GS1.

La strekokodoj EAN-13 estas uzataj tutmonde por marki produktojn ofte vendataj podetale ĉe vendejo. La numeroj enkodigitaj en strekokodoj EAN-13 estas numeroj identigaj de la produktoj, kiuj estas nomataj ankaŭ Japana Varnumero (JAN) en Japanio. Ĉiuj numeroj enkodigitaj en strekokodoj UPC kaj EAN estas konataj kiel Global Trade Item Numbers (GTIN, Tutmondaj Komercvaraj Numeroj), kaj ili povas esti enkodigitaj en aliaj strekokodoj GS1.

Referencoj redakti

  1. Alumni Hall of Fame Members. University of Maryland Alumni Association. The University of Maryland (2005). Arkivita el la originalo je 2007-06-23. Alirita 2009-06-10. “After graduating from Maryland in 1951, George Laurer joined IBM as a junior engineer and worked up the ranks to senior engineer. In 1969, he returned to the technical side of engineering and was later assigned the monumental task of designing a code and symbol for product identification for the Uniform Grocery Product Code Council. His solution—the Universal Product Code—radically changed the retail world. Since then, he has enhanced the code by adding a 13th digit.”. Arkivigite je 2007-06-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-23. Alirita 2015-12-08.

Eksteraj ligiloj redakti