Edler estis ĝis 1919 titolo de nobeloj en Aŭstri-Hungario kaj Germanio, same kiel en aliaj germanparolantaj landoj. La ina formo estas Edle. Ĝi estis la plej malalta rango ĝuste sub Ritter. La signifo etimologia de la vorto estas pli malpli nobelo. Ĝi estis foje donita al civilaj servistoj kaj milit-oficiroj.

Heraldika krono de Edler, kun kvin videblaj perloj.

Referencoj redakti

  • Meyers Enzyklopädisches Lexikon; Bibliographisches Institut, Lexikonverlag, Mannheim/Wien/Zürich 1975, Band 7, p. 420.