Edukado en Ĉilio estas dividita en kvar fazoj —Infanĝardeno, Elementa lernejo, Mezlernejo kaj Supera lernejo—, el kiuj la tri unuaj estas devigaj.[1] Edukado en Ĉilio estas regita de la Ĝenerala Leĝo de Edukado (Ley General de Educación, LGE) de 2009, posteulo de la Organika Konstitucia Leĝo de Instruado (Ley Orgánica Constitucional de Enseñanza, LOCE).

Leciono de geografio fare de ĉilia pentristo Alfredo Valenzuela Puelma

La varteja, baza kaj sekundara niveloj de la eduka sistemo —kaj ankaŭ centroj de teĥnika trejnado de supera edukado— estas reguligitaj kaj kontrolitaj fare de la Ministerio de Edukado. La Supera Konsilio de Edukado (Consejo Superior de Educación, CSE) havas kiel ĉefajn funkciojn decidi pri la peto por oficiala agnosko de universitatoj kaj profesiaj mezlernejoj, kontroli ties disvolviĝon, establi sistemon de selektiva ekzameno kaj akredito, rekomendi sankciojn kaj konduti studojn pri supera edukado.

La rajto pri edukado kaj la libereco de instruado estas protektataj en la Konstitucio de la Respubliko; tamen, por havi leĝan agnoskon, privataj entreprenoj devas plenumi la fundamentajn celojn kaj minimumajn devigajn enhavojn (objetivos fundamentales y contenidos mínimos obligatorios, OF-CMO), preskribitajn de Artikoloj 15 ĝis 20 de la LOCE. Tiuj postuloj kaj normoj estas establitaj de la Ministerio de Edukado sekvante raporton de CSE.

Kvankam la rajto pri edukado estas konstitucie protektita, en Ĉilio ekzistas serio da problemoj rilataj al kvalito kaj aliro, precipe en la supera nivelo. En la lasta jardeko, okazis du gravaj ondoj de manifestacioj en rilato al la situacio de la edukado en la lando: en 2006 kaj en 2011 —ĉi tiu lasta estis mergita en jaro de profunda kaj aktiva socia protesto en la lando en malsamaj kampoj—.

En la lastaj jaroj, pli ol 800 municipaj lernejoj fermiĝis kaj nur 36 % el la studentoj estas enskribitaj en publikaj lernejoj.[2]

Referencoj redakti

  1. Ministerio de Educación (22 de majo de 2003). Ley 19876 de 2003 (HTML). Alirita 17 de januaro de 2015.
  2. http://www.telam.com.ar/notas/201304/12433-bachelet-volvio-a-chile.html

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sistema educativo de Chile en la hispana Vikipedio.