Edukeja mastrumado

Edukeja mastrumado estas la mastrumado de eduka sistemo, per kiu grupo kombinas homajn kaj materiajn rimedojn por kontroli, plani, strategii, kaj efektivigi ĝiajn strukturojn.[1][2] La eduka sistemo konsistas el la profesiularo de diversaj eduk-rilataj institucioj, interalie ministrejoj, regulaj estraroj, agentejoj, sindikatoj, kaj edukejoj. Tiu profesiularo konsistas el politikistoj, lernejestroj, instruistoj, neinstruaj laboristoj, mastrumistoj, kaj aliaj homoj kunlaborantaj.[3][4] Mastrumado - t.e. planado, organizado, efektivigado, kritikado, taksado, kaj integrigado - necesas en ĉiu nivelo de la institucio. Esplorado pri eduka mastrumado devas temigi la dinamikan interagadon inter edukaj gvidantoj, iliaj sekvantoj, kaj la pli vasta komunumo por plibonigi la rezultojn de instruado kaj lernado.[5]

Konceptomapo pri edukeja mastrumado
Resumo pri edukeja mastrumado en la angla lingvo

Taskoj

redakti

Evoluigo de studplanoj

redakti

La evoluigo de studplanoj konsistas el "la dezajnado kaj evoluigado de integraj planoj de lernado, kaj la taksado de planoj, iliaj efektivigoj, kaj la rezultoj de la lerna travivaĵo".[6] Ĝi dezajnas kaj kritikas studplanojn, stimulas instruajn kaj taksajn strategiojn konformajn al la studplanoj, verkas specialajn studplanajn programojn, starigas klarajn kaj observeblajn celojn, kaj kreas utilajn taksajn kriteriarojn.[7]

Oni povas priskribi la evoluigon de studplanoj kiel tripaŝan procezon konsistantan el la studplano planita, la liverita, kaj la spertita.[6] Ĝin povas strukturi pedagogiajn alirojn elpensitajn de teoriistoj kaj esploristoj, ekzempleJohn Dewey, Lev Vigockij, Jean Piaget, Jerome Bruner, kaj Albert Bandura.[8]

Infanĝardeno

redakti

La evoluigo de infanĝardenaj studplanoj sekvas plurajn skolojn.[9] Margaret kaj Rachel McMillan estis sociaj reformistoj en Anglujo, kiuj dediĉis sian vivon al solvado de malriĉeco[10] kaj fondis la Subĉielan Vartlernejon kaj Trejnejon en Londono. Ili celis havigi aman prizorgon, sanservojn, nutraĵon, kaj korpan bonfarton al infanoj.[11] Oni helpis gepatrojn prizorgi siajn infanojn kaj interagi kun ili, donante al ili pedagogiajn modelojn. La pedagogiaj principoj de la Vartlernejo retroviĝas en edukaj kadroj, laŭ kiuj instruistoj vartu kaj instruu lernoplanon, kiu esploras la mondon, estetikon, muzikon kaj moviĝon, kaj legokapablon.[9]

John Dewey elpensis la teorion de progresema eduko.[12][13] Laŭ tiu filozofio, oni devas instrui al infanoj kiel pensi. Dewey kontraŭis taksadon, ĉar ili ne povas mezuri ĉu infano estas edukita.[14] La lerna komunumo devas proponi lernoportunojn interesajn kaj signifhavajn, kiuj preparu homojn por vivo en demokratia socio. La infanoj lernas per farado, kunlaborado, kaj problemsolvado, kun gvidado de la instruisto. Projektoj en lernoplano de Dewey stimulas esploradon, sintrovadon, kaj sensajn spertojn, kiuj liveras tutisman travivaĵon, fokusiĝas al la interesoj de la infanoj, kaj konvenas al ilia kreskevolua nivelo.[15]

Referencoj

redakti
  1. Master of Arts (Educational Management) | National Institute of Education (NIE), Singapore (angle). Alirita 2018-10-18.
  2. (2017-12-20) “The difference between educational management and educational leadership and the importance of educational responsibility”, Educational Management Administration & Leadership (en) 47 (4), p. 504–519. doi:10.1177/1741143217745880. 
  3. Educational Administration (angle). Alirita 2018-11-09.
  4. "What Is Educational Management?". (angle)
  5. (2019-11-04) “The creative chain of activities towards educational management transformation: Findings from an intravention case study”, International Journal of Educational Management (en) 33 (7), p. 1718–1732. doi:10.1108/IJEM-08-2017-0219. 
  6. 6,0 6,1 A Curriculum Development Process (angle). Arkivita el la originalo je 2010-10-12. Alirita 2018-10-04.
  7. Saphier, J. (2008) The skilful teacher: Building your teaching skills. Acton, MA: Research For Better Teaching.
  8. (2012) Nurturing Early Learners: A Curriculum Framework for Kindergartens in Singapore. Singapore: Ministry of Education, Singapore.
  9. 9,0 9,1 Feeney, Stephanie. (2013) Who Am I in the Lives of Children? An Introduction to Early Childhood Education. Singapore: Pearson Education. ISBN 978-981-45-2689-0.
  10. "History of the McMillan Sisters", McMillan Nursery School, 2015-01-15. (en-US)
  11. (2014) “The Contributions of the McMIllan Sisters to Early Years Education in England.”, FORUM: For Promoting 3-19 Comprehensive Education 56 (3), p. 529. doi:10.15730/forum.2014.56.3.529. 
  12. “John Dewey | American philosopher and educator”, Encyclopedia Britannica.
  13. “John Dewey | American philosopher and educator”, Encyclopedia Britannica.
  14. "Progressive Education - How Children Learn", ThoughtCo.
  15. 12 Principles of Child Development and Learning that Inform Practice | NAEYC (angle). Alirita 2018-10-18.