Efiko de tunelknalo

La efiko de tunelknalo (germane Tunnelknall) estas fizika fenomeno, kiu estiĝas per rapidtrafiko tra tunelo. Kiam grandrapida trajno veturas en fervojtunelon, tiam estiĝas prem-ondo, kiu antaŭrapidas la trajnon per rapido de sono kaj povas eksplodi laŭte ĉe la tunelelirejo.

Ŝinkanseno E5

Por eviti la efikon de tunelknalo en Japanio, oni konstruis la fronton de la ŝinkanseno kiel la bekon de alciono.

La efiko de tunelknalo influiĝas interalie per:

  • la rapideco de enveturo
  • la trajndizajno
  • la longeco de la tunelo
  • la tuneldiagonalo

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Eiji Nakatsu Arkivigite je 2011-04-21 per la retarkivo Wayback Machine