Eiao estas insulo en la Pacifiko kiu apartenas al la Markizinsuloj, Franca Polinezio. Ĝi situas 3 kilometrojn de la neloĝata insulo Hatutu kaj 100 kilometrojn sudoriente de Nuku Hiva, la plej granda insulo de la arkipelago. La plej alta punkto de la insulo estas 576 metroj alta.

Eiao
insuloneloĝata insulonaturrezervejo
Akvejo Pacifiko
Insularo Markizinsuloj
Geografia situo 8° 0′ S, 140° 42′ U (mapo)-8-140.7576Koordinatoj: 8° 0′ S, 140° 42′ U (mapo) f1
Situo de Eiao
Situo de Eiao

Map

Longo 13 kmf2
Larĝo 3,5dep1f3
Areo 43,8dep1 w3f4
Plej alta loko Moukatiketike
576 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Ĉefa loko Hakahau
bildo de insulo
vdr

Eiao estis (laŭ okcidentula vidpunkto) malkovrita en 1791 de la usonano Joseph Ingraham. Fine de la 19-a jarcento la insulo mallongtempe estis uzata kiel leprula kolonio. Dum la 1970-aj jaroj la franca armeo faris diversajn nukleajn ekperimentojn sur la insulo.

De Eiao du endemiaj birdspecioj estas konataj. La Eiao-makulmonarko (Pomarea fluxa) ankoraŭ en 1929/30 estis vidata, sed hodiaŭ formortinta. La Eiao-kanbirdo (Acrocephalus mendanae aquilonis) estas ekstreme minacata aŭ jam ankaŭ formortinta.

Golfeto de Vaituha
Erozio sur plataĵo de la insulo
Okcidenta marbordo de la insulo