Eklektika arkitekturo

arkitektura stilo
(Alidirektita el Eklektika arĥitekturo)

Eklektika arkitekturo estas arta tendenco en arkitekturo kiu miksas elementojn de diferencaj stiloj kaj epokoj de la historio de arto kaj de la arkitekturo. Ĝi aperis en Okcidento inter 1860 kaj fino de la 1920-aj jaroj.

La Domo Solans, Zaragozo, Hispanio.

La termino eklektika devenas el la greka vorto (εκλεκτός) kiu signifas "elektita" kiu siavice derivas el la greka verbo elekti (εκλέγω), ĉar kion faras tiaj arkitektoj, kaj artistoj ĝenerale estas elekti el la tuta arthistorio tion kio plej interesas al ili. Ĉefaj referencoj estas la gotika arto (Novgotika), romanika (Novromanika) kaj orienta (Orientismo, Ekzotismo).

Vidu ankaŭ redakti