Eksperimento de Meselson kaj Stahl

La eksperimento de Meselson kaj Stahl estis publikigita en 1958 de la biologoj Matthew Meselson kaj Franklin Stahl. Proveblas tiel, ke la duobligo de DNA estas duonkonservema (la genaro de la ĉelo post ĉeldivido konsistas el duono de la genaro de la patrina ĉelo kaj el duono de nova kombinaĵo).

La tri eblaj mekanismoj de duobligo

Apud la duonkonservema hipotezo oni diskutis ankaŭ la konserveman kaj la disigan:

  • Ĉe la konservema duobligo, la patrina DNA estas tute konservita, kaj la kopioj de la du bandoj kreas novan duoblan bandon.
  • Ĉe la duonkonservema duobligo la patrina DNA restas kiel duono en ĉiu ida molekulo. La alia duono estas nove kompletigita.
  • Ĉe la disiga duobligo la principo estas simila, ankaŭ ĉi tie la ida DNA entenas duonon de la patrina DNA, sed la alia duono konsistas el novaj partoj.
Densecgrado post pluraj generacioj

Bibliografio redakti

  • Meselson, M. and Stahl, F.W.: The Replication of DNA in Escherichia coli. In: PNAS. 44, 1958, S. 671–82. doi:10.1073/pnas.44.7.671. PMID 16590258

Eksteraj ligiloj redakti