Ekvatora Kontraŭfluo

La Ekvatora Kontraŭfluo estas ventoportata surfaca marfluo kiu moviĝas orienten, kaj troviĝas en la Atlantika, Hinda, kaj Pacifika Oceanoj. Plej ofte nomata Nordekvatora Kontraŭfluo (NK), tiu fluo fluas okcidente-orienten je ĉirkaŭ 5°N en la basenoj de Atlantiko kaj Pacifiko, inter la Nordekvatora Marfluo (NM) kaj la Sudekvatora Marfluo (SM). La NK ne estu konfuzata kun la Ekvatora Subfluo (ES) kiu fluas orienten ĉe la ekvatoro sed iome profunde. En la Hinda Oceano, la cirkulado estas dominata de la efiko de la reversaj ventoj de la azia musono. Tiele la fluo tendencas reversi la hemisferojn laŭsezone en tiu baseno.[1] La NK havas markitan sezonan ciklon en la Atlantiko kaj la Pacifiko, atingante maksimuman forton fine de la borealaj somero kaj aŭtune kaj minimuman forton fine de la borealaj vintro kaj printempe. Krome, la NK en la Atlantiko malaperas fine de la vintro kaj koemnce de la printempo.[2]

Kiam la Pacifika Ekvatora Kontraŭfluo atingas la okcidentan marbordon de Ameriko, parto de ĝi turniĝas maldekstren ĝis ĝi kuniĝas al la Norda Ekvatora Fluo, kaj inter ili okazas suprenfluo nomata la Kostarika Termika Kupolo.

Notoj redakti

  1. Wyrtki, 1973, Science, Vol. 181
  2. Carton kaj Katz, 1990

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti