En matematiko, ekvilibra primo estas tia primo, kiu egalas la averaĝon de siaj du apudaj (pli granda kaj pli malgranda) primoj.

Difino redakti

Nombru la primojn kiel

 ;

tiel,  ,  ,  , ktp. Do, la primo   estas ekvilibra, se kaj nur se

 .

Tia primo, kiu estas pli granda ol la averaĝo de ĝiaj du najbaraj primoj, nomiĝas forta primo; tia primo, kiu estas malpli granda ol la averaĝo, nomiĝas malforta primo. Do, ekvilibra primo estas primo, kiu estas ne forta, nek malforta.

Propraĵoj redakti

Estas konjekto, ke ekzistas malfinie multaj ekvilibraj primoj.

Se ekzistas tri najbaraj primoj en aritmetika vico, do la dua primo el ili estas laŭdifine ekvilibra.

Ekzemploj redakti

Jen la unuaj kelkaj ekvilibraj primoj:

5, 53, 157, 173, 211, 257, 263, 373, 563, 593, 607, 653, 733, 947, 977, 1103, …

Ekzemple, 53 estas la 16-a primo. La 15-a kaj 17-a primoj estas 47 kaj 59; kaj

 .

Tial 53 estas ekvilibra primo.

La plej granda sciata ekvilibra primo havas 7535 ciferojn (trovita de David Broadhurst kaj François Morain[1]):

 

La valoro n estas ne sciata.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-04-24. Alirita 2008-08-30.

Eksteraj ligiloj redakti