Előd Pál-Pál
Előd PÁL-PÁL [pAl-pAl] rumania hungara interpretisto, plurlingva prezentisto pri sporto. Li naskiĝis en Miercurea Ciuc la 3-an de julio 1989.
Kariero
redaktiElőd Pál-Pál de 2008 studis en Universitato de Vieno en fako pri interkultura komunikado, poste en 2014 li magistriĝis pri interpretado (kombino hungara-germana-rumana lingvoj). De 2013 li instruiĝis pri profesia programgvidado kaj kiel prezentisto same en Vieno. Li estis atestita alpa skiisto dum 12 jaroj kaj li akiris sep medalojn en landaj ĉampionecoj. Li estas liberprofesiulo.
Libroj
redakti- A csíki síiskola - A csíkszeredai alpesi-sí története 1934 – 2010, Csíkszereda Kiadóhivatal, 2010.
Literaturo
redakti- Hargita Népe, 22-a de aŭgusto 2014 Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine.
- Fejsbukpaĝo