El Rocío (La Roso) estas vilaĝo de la komunumo de Almonte, en la provinco de Huelva. En ĝi okazas grava pilgrimo mariana, la Pilgrimado de El Rocío. La vilaĝo havas 1 635 loĝantojn (INE 2008), sed dum la pilgrimado de Pentekosto la nombro de vizitantoj atingas multajn milojn de personoj.[1]

El Rocío
loĝloko • domareto
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 8′ N, 6° 29′ U (mapo)37.13187778-6.48251389Koordinatoj: 37° 8′ N, 6° 29′ U (mapo) [+]
El Rocío (Andaluzio)
El Rocío (Andaluzio)
DEC
El Rocío
El Rocío
Situo de El Rocío

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Rocío [+]
vdr

La unua referenco al ermitejo kun kulto maria en ĉi tiu zono datiĝas de la unua duono de la 14a jarcento kaj ĝi troviĝas en la Libro de montería de Alfonso la 11-a, kiu menciis «ermita de Sancta María de las Rocinas». En 1587 Baltasar Tria Ruiz fondis en la ermitejo kapelon, kaj meze de la 17a jarcento oni ŝanĝis la nomon de Sankta Maria de las Rocinas al Virgulino de la Roso (El Rocío), oni fondis la unuajn fratecojn kaj Almonte proklamis la virgulinon patronino de ĉi tiu loko.[2]

Referencoj redakti

  1. José Andrés Gallego, Antón M. Pazos, La Iglesia en la España contemporánea, Encuentro, 1999, vol. 2, ppĝo 264. ISBN 9788474905205
  2. María Teresa Pérez Cano, Eduardo Mosquera Adell, La protección del patrimonio edificado: catálogo de bienes inmuebles del Municipio de Almonte, Universidad de Sevilla, 2006, pág. 57. ISBN 9788447207183